MARIE
DOLISTOVÁ naskiĝis
en 1951 en Praha, nuntempe - jam ekde la jaro 1961 - ŝi vivas en la
nordbohemia urbo Teplice. Ŝi finstudis mezan sanitaran lernejon, fakon
de rehabilitado kaj laboras kiel rehabilitada flegistino en malsanulejo
de Teplice. Poezion ŝi verkas jam ekde la jaro 1985. La
aŭtorinon alparolas spiritaj tradicioj en la ĉeĥa poezio, sed ankaŭ en
la poezio de aliaj nacioj, naturo kaj restado en ĝi, plenigita de movo
kaj kontemplado. La aŭtorino rimarkas ne nur eksterajn fenomenojn en la
naturo kaj en la homa konduto, sed ŝi ankaŭ volas ekkapti ankaŭ tiun
"ion" sube kaj post ĉio, ŝi perceptas mirindaĵon de estado kaj de la
tuta Universo. Kelkfoje
ŝi ĉeestis en literaturaj konkursoj en nordbohemia regiono kaj ekster
ĝi. Kelkaj de ŝiaj poemoj estis publikigitaj en la loka gazetaro kaj en
la poezia almanako de la grupo XXVI. En la jaro
1994 estis eldonita ŝia unua kolekto de poemoj "En
reto de fiŝisto" - en la eldonejo Řád en Praha, en la jaro
2000 "Kun gusto de la tero" kaj en la jaro 2002 kolekto "Surkreskitaj
irvojetoj" en la eldonejo ALFA-OMEGA en Praha.
La kolektoj enhavas poemojn kun natura liriko,
reflekto de la vivo kaj poemojn kun spirita orientiĝo. En la kolekto
"Surkreskitaj irvojetoj" troviĝas ankaŭ du pli ampleksaj epikaj poemoj
dediĉitaj al du virinoj disigitaj de si per malproksimeco de la
jarcentoj - kaj tamen tiom proksimaj al si per sia heroisma humanismo,
al virinoj de la ĉeĥa nacio - al sinjorino Zdislava de Lemberk de la
unua duono de la 13-a jarcento kaj al doktorino Vlasta
Kálalová-Lottiová de la jarcento
dudeka. Marie Dolistová estas ankaŭ aŭtorino de la tekstoj kun biblia temaro kaj de du muzikaj libretoj. Ŝi estas anino de literatura klubo PEGAS en Mělník kaj de literatura klubo de Naďa Benešová en Čáslav. |